Учебник языка эсперанто
Шрифт:
Без перевода: bukedo, ekspluati, materialo, muzeo.
Грамматика
11-1. Наречие plu <далее>, <более>, <больше> указывает на продолжительность действия или состояния, тогда как наречие pli указывает на более высокую степень качества: Ni iru plu! <Пойдем дальше!>; kaj tiel plu <и так далее> (но: Mi pli multe iris, ol veturis <Я больше ходил, чем ездил>); Gxis tie kaj ne plu! <До этого места и не больше!>; Mi plu sportas <Я продолжаю заниматься спортом>; Mi ne plu sportas <Я больше не занимаюсь спортом> (раньше занимался, а теперь нет); Mi plu ne sportas <Я продолжаю не заниматься спортом>.
11-2.
11-3. Переход из одного состояния в другое, как и направление движения к цели, обозначается окончанием -n: Transformi parolon en faron estas multe pli malfacile, ol transformi faron en parolon (M. Gorjkij) <Превратить слово в дело гораздо труднее, чем дело в слово>.
11-4. При опущенном в предложении существительном притяжательное местоимение употребляется с артиклем: Via kafo estas pli bona, ol la mia <Твой кофе лучше, чем мой>; La sagxo de cxiuj homoj, kune prenitaj, ne helpos al tiu, kiu ne havas la sian. Прилагательное тоже может употребляться самостоятельно, когда определяемое существительное подразумевается. В этом случае прилагательное часто (но не обязательно!) употребляется с артиклем или притяжательным местоимением: kara mia! <дорогой мой!>; Ne la bela estas amata, sed la amata estas bela <Не красивая любима, а любимая красива>; La nova estas la bone forgesita malnova <Новое - это хорошо забытое старое>.
Словообразование
11-5. Суффикс -ec- образует слова, обозначающие абстрактное состояние, свойство, качество: aktiveco <активность>; heroeco <героизм>; facileco <легкость>; patrineco <материнство>; sagxeco <мудрость>; versxajneco <вероятность>; miseco <ошибочность>; unueca <единый> (т.е. представляющий собой единство); eco <свойство>; rememori la pasintecon <вспомнить прошлое>; La estonteco estas nia <Будущее принадлежит нам>; Niaj plej grandaj malamikoj en maljuneco estas mallaboremo kaj neniofarado <Наши самые большие враги в старости - лень и безделие>.
11-6. Суффикс -ism- образует слова, означающие "учение, течение в обществе, направление в искусстве, науке"; marksismo, esperantismo; La internaciismo kontrauxstaras al la naciismo <Интернационализм противостоит национализму>.
11-7. Суффикс -ebl- означает "возможность": komprenebla <возможный для понимания>, <понятный>; kompreneble <понятно>, <разумеется>; mangxebla <съедобный>; trinkebla <питьевой>; nedisigebla <нерасторжимый>; neforigebla <неустранимый>; eble <возможно>; espereble <возможно>, <можно надеяться>; portebla radioricevilo <портативный радиоприемник>; eble jes, eble ne <может быть, да, может быть, нет>; Bonvolu pardoni min: mi volis fari plejeble bone <Извините меня, пожалуйста: я хотел сделать как можно лучше>; La tempo trairis nerimarkeble <Время прошло незаметно>; Tio estas nepardonebla <Это непростительно>.
11-8. Суффикс -acx- означает "презрение": ridacxi <фыркать>; rigardacxi <глазеть>, <таращить глаза>; kritikacxi <критиканствовать>; mortacxi <подохнуть>; cxevalacxo <кляча>; acxega <прескверный>; Kiam kurcxevalo maljunigxas, gxi farigxas cxevalacxo. Cxiu acxajxo trovas sian sxatanton.
11-9. Суффикс -um- не имеет точного значения; он употребляется в тех случаях, когда другие суффиксы не подходят по смыслу: proksimuma <приблизительный>; plenumi <выполнить>, <исполнить>; malvarmumi <простудиться>; foliumi <листать>; vortumi <выразить словами>, <сформулировать>; bone vortumita ideo <хорошо сформулированная мысль>. Он употребляется и в качестве корня, чтобы обозначить слово, которое в момент речи не приходит в голову: Donu al mi tiun umon! <Дай мне ту штуковину!> (забыл, как она называется); Kial vi umas tiel longe? <Почему ты возишься так долго?>
Текст
Tra la urbo
– Karaj geamikoj, partoprenantoj de la Renkontigxo de esperantistoj de Volgo kaj Uralo, ni invitas vin rigardi nian internaciisman urbon Ufa. Nun ni staras apud la monumento de amikeco inter la rusa kaj basxkira popoloj.
– Sxajnas, estas ankoraux aliaj monumentoj, cxu ne?
– Kompreneble. Estas monumento al V. I. Lenin en avenuo de Oktobro. Sur la plej alta punkto de la urbo staras Salavat, kuragxa kunbatalanto de Pugacxov, kiu militis por liberigo de la popolo, suferinta pro ekspluatado.
– Mi auxdis, ke Ufa havas ricxan historion.
– Tute gxuste. Ni vizitos hodiaux la historian kaj regionstudan muzeon. En gxiaj salonoj vi povos vidi multe da valoraj dokumentaj materialoj. Krom tio, ni vizitos la centran parkon, en kiu cxiam brulas fajro memore al lokaj herooj kaj agantoj, kies nomoj estas senmortaj.
– Kio trovigxas tie cxi?
– La cxefa placo. En la Sovetia tempo cxi tie preterpasxadis laborantoj kun rugxaj standardoj okaze de grandaj festoj. Nun oni ripozas familie cxe la placo kaj en la apuda parko, kiu iom post iom transiras en arbaron.
– Cxu Ufa estas industria urbo?
– Jes, el iama urbeto gxi transformigxis en industrian urbegon. La peza industrio aperis cxi tie dum la Granda Patruja milito kaj de tiam gxi multe evoluis.
– Kio pri la kulturo kaj cxiutagaj necesajxoj?
– Same kiel en cxiuj nuntempaj grandaj urboj, ankaux en la nia trovigxas cxiupasxe multaj vidindajxoj: teatroj, kinejoj, kulturpalacoj, magazenoj, hoteloj, restoracioj, kafejoj ktp (kaj tiel plu). Sur la loko de malnovaj domacxoj staras novaj, komfortaj domegoj. Bonvolu rigardi dekstren: nun ni preterveturas la Nacian bibliotekon, kiu havas ricxan kolekton de libroj, interalie, ankaux en Esperanto.
– Cxu en la urbo estas multe da lernejoj?
– Proksimume cent tridek lernejoj. Ankaux aro da superaj lernejoj kaj teknikaj mezaj lernejoj. Jen maldekstre vi vidas la Basxkirian universitaton. Kaj proksime de gxi trovigxas la televida centro. Ne forgesu, ke morgaux vespere okazos televida elsendo pri nia Esperanto-renkontigxo.
– Kie ripozas la ufanoj?
– La urbo trovigxas cxe tri suficxe profundaj riveroj kun bonaj plagxoj, kie multaj homoj sxatas pasigi la tempon. La urbanoj ofte promenadas kaj skiadas en la parkoj kaj arbaroj, kiuj trovigxas en la urbo mem. Unu el la plej belaj logxdistriktoj de la urbo ecx havas la nomon Arbar-parka. Ekster la urbo multas lagoj kun refresxiga, travidebla akvo, agrablaj ripozejoj. Precipe bele estas komence de la auxtuno, kiam falas orkoloraj folioj kaj la cxielo estas ankoraux klara. Oni povas porti hejmen cxarmajn bukedojn de bonodoraj floroj. Eble, ankaux vi sukcesos fari tion hodiaux.