Учебник языка эсперанто
Шрифт:
Oni pridiskutis raportojn pri la stato kaj evoluo de la Esperanto-movado, pri la diversspeca utiligo de la Internacia lingvo por informado pri la vivo en nia lando eksterlanden, por la internaciisma edukado de nia junularo.
Grandan salonon okupis neripetebla ekspozicio kun materialoj pri la vivo kaj agado de elstaraj esperantistoj, ricevitaj el multaj landoj dank' al la internacia korespondado. Interesaj prelegoj de la tendara universitato altiradis grandnombran auxskultantaron. La plej spertaj pedagogoj perfektigis lingvokonojn de la komencantoj en paroligaj kursoj. Aktivuloj tradiskutadis demandojn de Esperanto-instruado.
Por la tendaraj koncertoj Esperanto-kluboj, kiel cxiam, verkis novajn versajxojn, teatrajxetojn, kantojn. Dekkvino da lertaj gitaristoj plenumadis la gravan taskon de ilia baldauxa popularigo.
Ankaux en la klubo de gajaj kaj spritaj (KGS) la konkurantaj teamoj parolis nur en Esperanto - do en la negepatra lingvo, sed ja tie cxi nepras tuja reago kaj improvizado! Jen kiam kiu ajn povus certe konvinkigxi pri la viveco de Esperanto!
Krokodilo estas sxerca alnomo, donata al la personoj, kiuj, malgraux la tendara legxo, parolas iun alian lingvon anstataux Esperanto. Tendaranoj, apartenantaj al la rondacxo de krokodiloj, cxe ni preskaux ne estis. La lingva nivelo de la tendaro estis tre alta. Cxu oni povas trovi pli bonan praktikon, ol dusemajnan restadon en la "lando", kie cxiuj cxirkauxe parolas inter si nur en Esperanto - dum la matena gimnastiko, sportaj konkursoj, nagxado, sunbrunigxado, dancado, en la kafejo "Verda krokodilo" - unuvorte, cxie!
Se vi ekauxdos la frazon "Kiam mi logxis sur Luno...", ne tro miru: antaux vi estas nia tendarano. La cxambroj, logxitaj de ni, portis nomojn de planedoj kaj steloj. La ejo de la estraro trovigxis sur Olimpo. Al cxiuj partoprenintoj estis disdonitaj donace tendaraj insignoj kaj surmanikaj emblemoj, ilustritaj libretoj, en kiujn oni tuj ekkolektis auxtografojn de Esperantujanoj.
La adiauxa lignofajro bruladis gxismatene. Okazis maskobalo kaj poste - elektado de la plej bela junulino de la tendaro. Oni kantadis kaj ne povis satkanti - ja tio estis lastaj horoj de la nuna Esperantujo. Morgaux cxio cxi estos transformigxinta en fabelon malproksiman kaj belegan por renaskigxi venontjare aliloke. Jes, oni apenaux povas imagi cxies humoron kaj emocion dum la disigxo!
Tie cxi ne estis rakontite ecx pretere pri multaj rimarkindaj eroj de la tendara vivo: pri la festo de Neptuno, la vespero de parodioj, la cxiutaga murgazeto, la senmalgajna loterio, pri la fotoservo, kiu havigis fotojn al la dezirantoj samtage kun la tendaraj eventoj ktp. Neforgeseblaj estas malsxargxado de la karbo helpe al loka lernejo kaj nia agitbrigado, koncertinta en kampoj.
Venu mem en Esperantujon kaj vi ekvidos cxion per la propraj okuloj, igxos gxiaj plenrajtaj civitanoj. Venu des pli nun, kiam vi estas gratulenda okaze de la finstudo de la cxefa materialo de la kurso, kiam vi estas parolonta kaj korespondonta enlande kaj translime kun multegaj personoj, sciantaj tiun cxi internacian komprenilon kaj subtenantaj la grandan ideon de komuna, internacia lingvo de la homaro. Do gxis la renkontigxo en Esperantujo!
Apud lago, apud mar'
(tendara kanto)
Versoj de B. Kolker
Apud lago, apud mar', Cxe rivero, en arbar' Gxustatempe, sen erar' Malfermigxas la tendar'.
Jen januar', jen februar' - rapidas kalendaro. Kaj junularo kun gitar' rapidas al tendaro. En vagonar', sur trotuar' ekkantu ni, najbar'! Dum tuta jar', dum tuta jar' ni revis pri tendar'.
Por amikaro la hazard' ne povas esti baro. Por amikaro juna ardo estas ordinaro. La senkompara solidaro nun kunigas, cxar Dum tuta jar', dum tuta jar' ni revis pri tendar'.
Apud lago, apud mar'...
Komplika far' - cxiama sxpar' por la vojagx-preparo, Pri vagonar', pri biletar' ni songxas en kosxmaro. Sed jen en ar', en sid' kaj star', kantadas junular' La amikar', nur amikar' alvenis al tendar'.
Matena klar' - kaj cxe fanfar' ekverdas la standardo, Kaj nia ar', kaj nia ar' gxin sekvas per rigardo. Tra januar', tra februar' rapidis kalendar' La amikar', nur amikar' alvenis al tendar'.
Apud lago, apud mar'...
Задания
15.1.
reagi posxtkarto sanstato konstruado nubego dancejo zorgema konvinkita verkistino regulilo duonforgesita apudvoja elfluginte traflugi cxirkauxflugi flugilo eksterlegxa enkonduko subglaso tutkore raportanto esprimoplena malagrablajxo reeduki neimagebla alproprigi unuigxi estiminda lampingo idaro maltrafe malplenkapulo fajrujo antauxpago debordigxi forlavi kunsenti pridonaci sensxangxa elsxargxata supersxargxo vocxdoni malpuracxa nedisigebla brigadestro estrarano endas cxiamulo lauxcela belsona denorde alsude unuenaskito jxusnaskito naskigxjaro
15.2.
kun via helpo propagandi Esperanton inter la junularo cxe neceso dank' al via klarigo pluvis gxis la oka horo en sudo gasto el nordo ekde la mangxopauxzo ili logxas super ni kredi malgraux cxio iri po tri personoj raporto de la prezidanto pri la agado dum la jaro gratulo de la instruisto al la lernantoj okaze de la kursfino rigardi de sur la monto veni por unu momento paroli per interurba telefono mi rakontos post kiam vi petos fari nenion alian krom danci laux mia opinio scii laux sperto koni laux vizagxo estis cxirkaux vespero veni sen matenmangxi konvinku anstataux devigi eliri por promenado bluigxi pro malvarmo kapabla je cxio sub la nivelo de la maro sxangxi bildkartojn kontraux posxtmarkoj tio estas ekster miaj devoj fajrero de espero eltrinki per unu tiro kafo laux orienta maniero la plej lerta plena verkaro de Zamenhof
15.3. Переведите фразы:
Plenumadu cxiun faron dum via vivo tiel, kvazaux gxi devus esti la lasta (Marko Auxrelio). El malgrandaj akveroj farigxas grandaj riveroj. En landoj trans maroj estas oraj arbaroj. Ju pli frue, des pli certe, - ju pli volonte, des pli lerte! Acxetadu ne tion, kio estas utila, sed tion, kio estas necesa (Seneko). La fino de la parolado gravas pli, ol la komenco (F. Bacon/BEkon). Mi havas kutimon silenti pri tio, kion mi ne scias (Sofoklo). Tenu viajn okulojn bone malfermitaj edzigxonte kaj duone fermitaj edzigxinte (B. Franklin). La diablo ne estas tiel timiga, kiel oni lin pentracxas. Oni parolas cxiam malbone, kiam oni havas nenion por diri (Voltero). Ne cxiu raporto estas vera vorto. Kiu ne ludas, tiu ne gajnas. Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi. La mono havas flugilojn kaj flugas tre rapide. Mi venos en ajna momento, kiam vi vokos min. Nekredeblaj aferoj okazas preskaux cxiutage. Homo, al kiu neniu placxas, estas multe pli malfelicxa, ol tiu, kiu al neniu placxas (F. La Rochefoucauld/LarosxfukO). Por esti felicxa, necesas donadi gxojon al aliaj homoj. Neniam auxskultu tiujn, kiuj parolas malbone pri aliaj kaj bone pri vi (L. N. Tolstoj). La sagxa scias, kion li diras, la malsagxa diras, kion li scias. Prefere donaci al la amatino cxiutage po unu floron, ol cxiujn florojn en unu bukedo. En cxiu sxerco oni devas sercxi eron da vero. Necesas scii, kie, kiam, kiel kaj kun kiu sxerci. Cxiu estas kontenta pri sia sagxo, sed neniu estas kontenta pri sia stato. Maljuneco estas ne agxo, sed sanstato. El cxiu senelira situacio ekzistas almenaux du eliroj: sercxu kaj trovu! Mi volus renkonti min mem por scii, kiel mi placxas al mi; sed en tiu tago mi devas havi bonan humoron, cxar mi ne sxatas malagrablajxojn (Multatuli). La sata la malsatan ne komprenas. Kiu ne apartenas al sia patrujo, tiu ne apartenas ankaux al la homaro (V. G. Belinskij). Ekzistas tri specoj de nescio: scii nenion, scii malbone kaj scii ne tion, kion necesas scii. Cxiu bona ideo nepre estos malbonigita de gxiaj tro ardaj subtenantoj. Kritiki - signifas klarigi al la auxtoro, ke li faras ne tiel, kiel farus mi, se mi scipovus (K. Cxapek).
15.4. Переведите на эсперанто:
В Международном молодежном лагере эсперантистов под Киевом приняло участие около трехсот человек. Большие комфортабельные палатки расположились на берегу Днепра. Дни были наполнены интересными событиями: лекции, обсуждения, встречи по интересам, концерты, праздник Нептуна, выставки, спортивные соревнования, курсы разговорной практики и, разумеется, песни у костра под гитару. Здесь впервые работали университет эсперантских знаний и научная конференция. Как обычно, рабочим языком лагеря был эсперанто.