Учебник языка эсперанто
Шрифт:
IUEF - Internacia Unuigxo de la Esperantistoj-Filologoj <Международное объединение эсперантистов-филологов>
j.
– jaro <год>
JD - junulardelegito <уполномоченный УЭА по молодежным вопросам>
k - kaj <и>
k.a.
– kaj aliaj <и другие>
k.c.
– kaj ceteraj <и прочие>
k-do - kamarado <товарищ>
kp - komparu <сравните>
k.s.
– kaj simile <и тому подобное>
ktp - kaj tiel plu <и так далее>
LA - landa asocio <национальная ассоциация>
LKK - Loka kongresa komitato <местный
MA - membro-abonanto <член-подписчик УЭА>
MEM - Mondpaca Esperantista Movado <Движение эсперантистов за мир во всем мире>
n-ro - numero <номер>
OkSEJT - Okcident-Sovetia Esperantista Junulara Tendaro <Молодежный лагерь эсперантистов западной части СССР>
OrSEJT - Orient-Sovetia Esperantista Junulara Tendaro <Молодежный лагерь эсперантистов восточной части СССР>
OSER - Okcident-Siberia Esperanto-Renkontigxo <Западно-Сибирский слет эсперантистов>
p.
– pagxo <страница>
PAG - "Plena analiza gramatiko" <"Полная аналитическая грамматика">
PIV - "Plena ilustrita vortaro" <"Полный иллюстрированный словарь эсперанто">
pk - posxtkarto <почтовая карточка>
pm - posxtmarko <почтовая марка>
prof.
– profesoro <профессор>
proks.
– proksimume <приблизительно>
PV - "Plena vortaro" <"Полный словарь эсперанто">
REJM - Rusia Esperantista Junulara Movado <Российское молодежное движение эсперантистов (РЭЙМ)>
REK - Rusia Esperantista Kongreso <Всероссийский съезд эсперантистов>
REU - Rusia Esperantista Unio <Союз российских эсперантистов (РоСЭ).>
REVU - Renkontigxo de Esperantistoj de Volgo kaj Uralo <Слет эсперантистов Поволжья и Урала>
rim.
– rimarko <примечание>
rpk - respondkupono <международный купон для ответа>
s-ano - samideano <единомышленник>, <товарищ>, <коллега>
SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda <Безнациональная Всемирная Ассоциация>
SEJM - Sovetia Esperantista Junulara Movado <Советское молодежное движение эсперантистов>, <СЭЙМ>
SEJT - Sovetia Esperantista Junulara Tendaro <Всесоюзный молодежный лагерь эсперантистов>
SEU - Sovetrespublikara Esperantista Unio <Союз эсперантистов советских республик>, <СЭСР>
s-ino - sinjorino <госпожа>
s-ro - sinjoro <господин>
t.e.
– tio estas <то есть>
TEJO - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <Всемирная молодежная организация эсперантистов>, <ТЭЙО>
tel.
– telefono <телефон>
t.n.
– tiel nomata <так называемый>
trad.
– traduko <перевод>
UEA - Universala Esperanto-Asocio <Всемирная ассоциация эсперантистов, УЭА>
UK - Universala Kongreso <Всемирный конгресс эсперантистов>
UN - Unuigxinta Naciaro <Организация Объединенных Наций>, <ООН>
Unesko - Organizo de Unuigxintaj Nacioj por eduko, scienco kaj kulturo <Организация
USSR - Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj <Союз Советских Социалистических Республик>, <СССР>
vd - vidu <смотри>
Z - Zamenhof <Заменгоф Л. М.>
Текст
Internacia kongreso sen tradukistoj
Ni sidis sepope cxirkaux la tablo - du rusianoj, bulgaro, polo, germanino, belgo kaj indoneziano. Ni trinkis nigran kafon, mangxis sukoplenajn persikojn kaj agrable konversaciis. Antaux ol foriri al la radiostacio por lauxvica esperantlingva disauxdigo de la Bulgara radio, la mastro de la hejmo Simeon Hxesapcxiev proponis originalan ludon: "Ni reprezentas ses landojn, sed ni bonege komprenas unu la alian per la internacia lingvo Esperanto. Cxiu el ni, krom sia gepatra lingvo kaj Esperanto, parolas almenaux unu alilandan lingvon. Ni provu interkomprenigxi sen Esperanto!" Kaj li diris bulgarlingve simplan frazon. Ni penis klarigi unu al la alia gxian sencon, uzante plurajn lingvojn. Fine ni sukcesis, tamen tio forprenis de ni preskaux dek minutojn. Sed kio estus, se ni devus fari sammaniere la tutan konversacion!
Tio okazis en Sofio dum la 48-a Universala Kongreso de Esperanto. Unuafoje post la dua mondmilito al la kongreso venis sovetia delegitaro sub gvido de doktoro de filologiaj sciencoj, profesoro Jevgenij Aleksejevicx Bokarev. Ni venis al la fervoja stacidomo posttagmeze, kaj sur la kajo nin renkontis membroj de LKK. Infanoj kun verdaj kravatoj kantis esperantlingve kaj kriis hxore: "Vivu la esperantista amikeco!"
Instalinte nin en hotelon, ni tuj eliris en la urbon. Sur la stratoj, ornamitaj per grandegaj verdaj standardoj kun verda stelo sur blanka fono, en la ombro de parkoj kaj gxardenoj promenis multaj homoj kun verdsteletaj insignoj. Kun unu el ili - negro el Usono - ni konatigxis. Li afable sciigis, ke cxi-matene jam ekfunkciis la infana Esperanto-kongreseto. Ni acxetis alumetojn kun la kongresa emblemo, krajonojn "Esperanto" kaj bulgarajn jxurnalojn. Ili enhavis artikolojn pri la jxus finigxinta IJK kaj pri la tuj komencigxonta UK.
La kongresa akceptejo trovigxis en la vestiblego de la Sofia universitato. Tie cxi funkciis diversaj gicxetoj: "Dokumentoj", "Posxtoficejo", "Teatraj biletoj", "Gazetara servo", "Trafika informejo", "Ekskursoj" k.a. En la posxtoficejo oni povis acxeti prikongresan posxtmarkon, presitan en la kvanto de 300 000 ekzempleroj, kaj specialajn konvertojn. La librobutikoj abundis je modernaj esperantlingvaj libroj; interalie, estis vendata la jxus aperinta "Dia komedio" de Dante. Oni amasigxis cxe la ekspozicioj de pentrajxoj kaj fotoj. Sendube, la plej grandan popularecon meritis la rendevua tabulo kun najletoj apud numeroj de cxies kongreskartoj. Se oni deziris renkontigxi kun eksterlanda korespondamiko, suficxis lasi skribajxon cxe lia kongresnumero!